Esperanto-rlp

Tiuj estas la retpaĝoj de la Esperanto-Ligo de Rejnlando-Palatinato (malonge: Esperanto-rlp). Ni estas landa ligo en la Germana-Esperanto-Asocio r.a. La celo de la landa ligo estas progresigi la interpopola kompreniĝo en nia regiono. Ni faras tion ĉefe per uzado kaj disvastigado de la internacia lingvo Esperanto.

Niaj celoj


Niaj celoj estas:

  • Diskonigi la lingvon Esperanton.
  • Informi pri la lingvo kaj la parolantoj.
  • Kuraĝigi lerni nian lingvon.
  • Instigi uzi la lingvon.
  • Kontribui al la interpopola kompreniĝo per Esperanto.

Nia agado


Tiel ni sekvas niajn celojn:

  • Ni havigas informojn pri Esperanto kaj la Esperanto-kulturo.
  • Ni prezentas prelegojn pri nia lingvo kaj ĝia kulturo.
  • Ni proponas kursojn por lerni Esperanton.
  • Ni organizas lokajn kaj regionajn kulturrenkontiĝojn. Niaj amikoj el la najbara eksterlando estas ĉiam invititaj.
  • Ni organizas rondvojaĝojn de eksterlandaj Esperanto-parolantoj.

Viaj informebloj


Maldekstre en la menuo vi povas elekti diversajn paĝojn. Per alklako de la Germana flago dekstre supre vi povas vidi tiujn paĝojn en la Germana.