Bilder : Drittes MES auf der Marienburg
-
Drittes MES auf der Marienburg
Esperanto-RLP semajnfinas denove sur Marienburg inter la Mozelo Ne estas eraro! La esperanistoj el Luksemburgio kaj Rejnland-Palatinato kunvenis “inter” la Mozelo, sur fama junularklerigejo Marienburg apud Zell/Mosel. “Inter la Mozelo”, ĉar la iama burgo situas pitoreske sur monto ene de meandro de la rivero Mozelo. La panoramo de tie estas en la vera senco de la vorto “elstara”. “Elstara” estis ankaŭ la vetero dum la semajnfino, senpluva kaj grandparte sunplena . Pli oni ne povas atendi de tipa somereca aŭtuno. Bedaŭrinde nur partoprenis 14 samideanoj, tamen el kvar nacioj: brita, franca, luksemburga kaj germana. Do internacia la 4a Mozellanda Esperanto-Semajnfino (4a MES) ja estis. Prelegis Brian Moon el Luksemburgio pri la nunjara UK den Jokohamo kaj pri lia vizito en Japanio kaj Wolfgang Bohr pri la 7a EEU-kongreso en Maribor/Slovenio. Pro la eksterordinara vetero ni ŝanĝis la porgramon kaj ekskursis al la apuda malnova urbeto Bernkastel, kie ni vizitis la mallarĝajn stratojn kun belaj faktrabaj domoj. Reveturante al Marienburg ni aĉetis rekte ĉe vinkultivisto kelkajn litrojn da nova gistovino. La diservon celebris pastro Heinz Trommeschläger, emerita pastro el Langsur apud Trier, kiu nur komencis lerni Esperanton post sia emeritiĝo. Nun post tri jaroj li jam parolas la lingvon flue. Lia interesokapta prediko demonstras tion. La ĉeestantoj interkonsentis inviti al la 4a MES en 2008 je la sama septembra semajnfino, la de la 26a ĝis la 28a de septembro 2008. La temo tiam havos rilaton al la regiono. Ni planas migradon tra la vitejoj kaj vingustumado de mozellandaj vinoj. Wolfgang Bohr
Deutsch
Esperanto
Leitseite